Olga Maieron

Olga Maieron naskiĝis en Paluzza (Udine) en 1958 kaj, post diplomiĝo ĉe klasika Liceo en Udine, magistriĝis ĉe la Triesta Universitato pri klasika literaturo en 1984 per disertacio pri greka paleografio. Samjare diplomiĝis ankaŭ pri arĥivistiko, paleografio kaj diplomatio ĉe la Ŝtata Arĥivo de Trieste. Ŝi instruas la grekan kaj latinan ĉe la klasika liceo Stellini en Udine ek de 1989.

Dum sep jaroj ŝi rolis kiel superrigardanto (revizoro) pri profesilernado ĉe la Lernejo pri Specialiĝo por la duagrada Instruado (SSIS) de la Universitato de Udine. Ĉe la sama Universitato ŝi akiris postdoktoriĝan diplomon pri specifaj problemoj de la lernado. Ŝi prizorgis krome la didaktikajn partojn de eldonaĵo pri latina literaturo por la liceoj kaj antaŭnelonge eldonis, kun profesoro Albarea de la Universitato de Udine, artikolon pri Seneca kaj didaktiko

Ŝi prizorgis dum pluraj jaroj transskribadon de dokumentoj rilatantaj procesojn kontraŭ Hebreoj kaj Judaizantoj, partoprentante teamon de la universitato de Udine. Amanto de grekaj studoj kaj greklatinaj filozofio kaj poezio, ŝi interesiĝas pri organziado de kursoj pri moderna greka lingvo kunlabore kun la Fondaĵo pri greka kulturo de Trieste.

Ŝi ne forgesas siajn friulajn lingvajn radikojn, aparte en la varianto parolata inter la montoj de Carnia: ŝi enestas la liston de la instruistoj de friula lingvo de regiono Friuli Jul-Venetio, prizorgis eldonojn de friulaj rakontoj, kaj partoprenis al “senĉesa” legado de la Biblio en la friula, evento de 2010, organizante grupon de legantoj de la klasika liceo kie ŝi instruas.

——-

Olga Maieron pruntis sian voĉon al Francesca da Rimini kaj legis la koncernajn versojn (88-142) en la traduko en la friula de Domenico Zannier.

Por aŭskulti ĉi tiun legadon alklaku ĉi sube:

Por legi la versojn dum oni aŭskultas la legadon, alklaku ĉi tie kaj funkciigu la aŭdan kunligon el la tekstopaĝo.

——-

Carnia. La valeto de Tolmezzo vide el monto Zoncolan

This site is registered on wpml.org as a development site. Switch to a production site key to remove this banner.